Eble mi scias jam ĉion
Trans horizonton piede
Base ĉe argilo
Plej proksime al idoj
Nudkapa mi iras
kun ĉiu etbabilanta
Kaj kune vortoj sin tiras
al maro lante
Jam restas plu nenio
por mi bezona
Mi kiel roso ĉielen
pilgrimas al sereno
Ŝtonaro estas proksima
kaj herbo proksimeta
Foro en mia animo
kraskas kaj lumo pluvetas
Lernejaninoj babile zumas
inter si flustras ĉirkaǔ ni okulumas
sen ia, ajn peno pri diveno
de nia veno nia deveno
Ĉu ni fuĝis eble
el zoologia ĝardeno?
Rigardu
kiel ŝeremokindas
jen ĉi palaj afraj nazuloj
Kaj de kie vi venas?
El tiela lontano...
Kaj ĉu ĉe vi haveblas
ia monero?
Plikariĝis ni
pilgrimuloj nekuraĝaj
kun fuŝpalpita helero
Kiel Prago aspektas?
Aro da oblikvokulaj pepulinoj
pridemandas kunfluginte
Centkrona bankbileto
kun praga kastelo cirkulas rite
Eǔropa fabela Johano
rakontas pri lando mistera
de lakto kaj mielo
Je sekigitaj frukteroj odoras lontano
Ojasumi nasaj
Bonan nokton samlandanoj
Ĉe antipodoj la luno
kun kaŝmalica rideto similas en nuno
al rikiŝo ĉareto