Jiří Klobouk

La reveno hejmen

Tradukis Jaroslav Mráz
 

La tagmezo atingis min antaǔ la pordo. Ĝi estis duonfermita, sed interne neniu estis paŝanta. Desur la plafono rampis araneo. Kiam mi eniris, ĝi ĉesis moviĝi.

La bildoj estis falintaj de la muroj. La tapiŝo estis kunvolvita. La katino Roza kuŝis sub fenestro. Ĝiaj okuloj estis larĝiĝintaj. La dentoj nudigitaj. La vosto rekta kiel liniilo. Ĝi estis ankoraǔ varma. La araneo desurgrimpis iom pli malalten. Ĝia dorso estis ornamita per nigra kruceto.

Ĉirkaǔ la kuireja tablo estis kutima nombro de seĝoj. La sepa, sur kiu mi estadis sidanta, estis faligita. La vazaro elfalis el etaĝero. La ovoflavaĵo sekiĝis sur fritilo. La pendolhorloĝo haltis. La akvokondukilo en la domo ne funkciis. Sur la muro iu skribaĉis per kreto: Subakvigu la tiranon!

Atendis min multe da laboro. Malpurigitaj de sango ili estis kuŝantaj unu sur la alia. Mi kuris al la rivereto trempi viŝtukon. La akvo fetoris. La vivo malaperis el ĝi. Post mia reveno la araneo kolereme ekbalancis sin.

La paĉjo estis la plej alta. Lia buŝo estis duonfermita. El la vundo sur lia kolo estis elfluanta puso. La plej pura estis la panjo. Sub ŝia nazo sekiĝis sango. Post la ungoj ŝi havis tufon da haregoj. Ŝi defendis sin per ĉiuj fortoj.

Post duonhoro ili estis dece aranĝitaj kiel por geedziĝfesto. Iliaj vizaĝoj estis prilumitaj per lumo de kandelo. Sur mian polmon ekgutis vakso. Ĝi estis varma kiel longan tempon retenata larmo.

El la ŝedo mi alportis lignotabulojn. Najlojn mi trovis en ladskatolo. Ĉe ĉiu martelbato la entrudiĝinto ekrastis per piedetoj. La plej longajn lignotabulojn bezonis la paĉjo. Li estis du metrojn longa. En kuirejo li povis levi la plafonon. Ambaǔ gefratoj estis panjodevene malpli altaj. Mi kunbatis ses ĉerkojn.

Ĉirkaǔ la naskiĝdomo estis etendiĝanta fruktoĝardeno. La printemporestis malproksime post la montoj. La arboj ne disfloris. La folioj ne ŝosis. La plej bela loko estis inter kvar pinoj. Ili limigis malgrandan herbejon kiel grandegaj balustroj. La tero estis ŝvelmola. La ŝpato facile estis eniĝanta en ĝin.

En la ĉambron mi revenis dum krepusko. La araneo estis ĉirkaǔprenanta Rozan ĉiuflanke. Ĝi ŝveliĝis kiel balono. La kato malgrandiĝis ĝisperdite.

Unue mi elportis el la domo mian filon. Ĝi estis malpli peza ol birda plumeto. Liaj manoj pendolis super la tero. Mi estis kunpremanta lin streĉante ĉiujn miajn fortojn.

Mia edzino kuŝis sur miaj genuoj kiel rompetita pajlero. Ŝi aspektis pli subtila ol ĉe nia unua renkontiĝo. Post enĉerkigo mi premfermis ŝian okulojn.

Laste mi estis stumblanta en la ĝardenon kun la panjo. Eĉ postmorte estis elradianta el ŝi neordinara forto. Ŝi konfidis sin. Ŝi vivis por sia familio. La rideto ne forlasis ŝin eĉ en la plej malfacilaj tempoj. Mi kisis ambaǔ ŝiajn vangojn sen ekplori.

Antaǔ ol mi ŝutplenigis la tombon, la regionon vualis mallumo. La pordo atendis min duonfermita, same kiel tagmeze. La flagradon de la finbrulinta kandelo alternis luna lumo. Ĝi estis enŝteliĝanta en la domon tra fenestro. Mi diris al la murdinto: "Ni ŝakludu." Mi elektis amikecan geston.

La ŝaktabulon mi ricevis okaze de kristnasko. La ŝakpecoj kuŝaĉis sur la kuireja tablo inter la restaĵoj de manĝaĵo. La blankajn peonojn mi vicigis kontraǔ la nigraj. Se la krimulo estus ŝatinta muzikon, mi estus violonludinta por ĝi.

Mi elpoŝigis boteleton. Ĝis la ĉapeto ĝi estis plenigita de veneno. Mi englutis la enhavon kiel refreŝigan limonadon.

Ĝi estis moviĝanta piedpinte. Ĝi prestaǔ ne spiris. Eksidinte ĝi ombrigis al mi la elrigardon tra fenestro. La ŝakpecojn ĝi forbalais desur la tablo. Ĝi ne prokrastis sian agon. Ĝi komencis amikece pripalpadi min.

Tuj kiam mia korpo kliniĝis, ĝi elŝovis siajn ungetojn. Ĝi transtiris min sur la tablo en sian ĉirkaǔprenon. Ĝi enigis en min siajn mordilojn. Mi ne eligis eĉ voĉeton. Per ŝmacado ĝi estis pruvanta al la tuta mondo, ke ĝi estas frandanta.

Post la tagiĝo mi ankoraǔ estis vivanta. Tra malfermita fenestro fluis enen bonodoro de la disfloranta ĝardeno. La printempo revenis. Zumis abeloj. Kantis birdoj. La folioj de la arboj susuris en venteto. De la rivereto estis aǔdiĝanta infana voĉeto. Knabo kaptis truton.

Mi iom levis la kapon. Miaj ŝuoj kuŝis flanke. Iam mi estis tiel alta kiel la paĉjo. Verŝajne li ne rekonus min. El mi restis eta gnomo.

La murdinto pendis, la kapon malsupre, desur seĝo. Sango estis gutanta el ĝia buŝego. De ĉie eksvarmis muŝoj. Ili faradis al si vojon tra densa stoplejo. Timo forlasis ilin. Ĉio finiĝis.


 
< Obsah >