En robo papilikolora
ŝi enverŝas teon oran
flanke sidanta perle ridetanta
blanke pala sune kamelia kviete vuala
Retro revenanta tenera
ĉiam en antaǔklino
eta diligenta vera
legolibra ino
Jen piediro enturnita
Halukso balanciĝanta
en gipso de bandaĝo
Maleolo amelita
ĝisblanke premligita
Milfoja endas kliniĝo
centfojaj ĉeso kaj laso
ĝis plua sulko fondiĝos
vefto de kanvaso
Rizkampaj tolaĵoj brilantaj
freŝe teksataj
Tenebrokulaj strabuloj
patrindorse portlitaj
etendas manetojn
al proksima rideto
eĉ se de flanko forturnita
Kun hararo dise taǔzita
dudente ridas ridemulo ridoza
renkonte al vasta mondo sternita
post panja dorso