Jan Neruda

Kosmaj kantoj (I)


1

Somera brila nokta hor',
de vi resanas mia kor –
   dum tago dolĉsufere,
   libere nun, libere!
 
De l' firmamento la lunet',
de la ĉialo la patret',
   arĝenton lumradian
   ŝutas sur teron nian.
 
Infanoj, lia famili',
ridaj steletoj ĉirkaǔ li,
   per voĉo dukat-ora
   tintas por temp' favora.

2

   Vi kokidoj oraj, mi, rigardante vin,
aǔdas niajn kantoj, revas pri ĉeĥa in'.
 
   Antaǔ la sunet' knabinoj ja levas sin,
lavas malvarmakve siajn okulojn in'.
 
   Nokte pluvas steloj akvon de la river',
ve al knab' trafita de la okulfajrer'!

3

   Ho kia plezur': ĉe pinarbar'
ekkuŝi nemalproksima,
kun oraj steletoj esti en
flustrada diskut intima!
 
   La flirtaj steletoj ridas min
per plenaj de bril' okuloj,
ho diru, ĉu ĉio estas ver
en homaj pri vi spekuloj?
 
   Laǔdire vo estas – eta stel' –
giganta korpeg' konsterna,
kaj inter vi estas jaroj cent,
 
   Mi vidas distancojn intervi
kaj vian eĉ dimension.
Mi – supre – transĵetus per ŝtonet'
la tutan stelfamilion!
 
   Laǔdire vi ĉiam dancas nur,
vi saltas trans mejlocentoj? –
Ho kiom da bruo devus nun
aǔdiĝi dum ĉi momentoj!
 
   Sed male: mutanta via rev
pri l' vivo silente fluas –
se fingrokraketas mi kun gaj',
pli forte ja tio bruas!

4

   Flirtetas steletoj en la ĉiel',
svarmantajn abelojn similas.
Sed kial steleto tie jen
soleca malgaje brilas?
 
   Rigardas ĝi reve al malproksim'
kaj palas tre ĝia vizaĝo,
laǔ brilo infana en okul'
ĝi estas de juna aĝo.
 
   Nur iam okulas ĝi kun hontem'
kaj iam nur ĝia rigard' esperas –
mi kredas, ke ankaǔ la stalet'
pro am' kiel turto kveras!

5

      Ne estas eble ĝi erar' –
komparas mi la firmamenton kun la mondo,
   ĉe l' staloj pensas mi pri la homar'.
 
Diversaj grupoj prezentas sin,
mezuroj, formoj kaj briloj –
   personoj multaj estas, se
   estas da vangoj miloj!
 
La planedestojn rigardas mi
– friponojn surĉielajn –
   aĉuloj ili nomas nin,
   maljuniĝantajn stalojn;
 
embriojn – semojn, steletojn sur
la umbilika ŝnuro,
   graveda portas la ĉiel'
   la ŝarĝon ĝis maturo;
 
la virgulinojn de roza bril',
la knabojn senpripensajn,
   la flavajn maljunulojn kaj
   la virojn prudentmensajn.
 
Kunecas ili kaj tamen nur
al siaj rajtoj fidas,
   nin homojn tie ĉi malam',
   ilin eter' dividas.
 
Varias vivo en la ĉiel'
– eĉ tie tomboj estas ĉ
   kaj, kiel decas en tombej',
   sankta silent' majestas.
 
      La mondojn trafas mort' sen ĉes';
se ili – kiel niaj grandaj – malaperas,
influas ili nin per sia pez'!

6

Steletoj enkaǔ, kredu min,
egan doloros sentas,
ĉiu el ili kiel ni
   pri larma val' lamentas.
 
Laboras ili kun klopod',
lumas kaj rotacias,
por vivrimedoj mejlojn mil
   ili trakuri scias.
 
Suferas or korn' da stel'
pro penlabor' molesta
kaj kosman polvon viŝas ĝi
   de sia frunt' majesta.

7

   Tiom da steloj en la ĉiel',
   kiom da kampaj floroj,
kaj ilin dancigas spir' de tamp'
   en rond' de dancaj ĥoroj.
      Malmulta montras sin dancul' –
      ne helpas al vi la kalkul',
      majstro matematika,
         estu ĝi plej etika!
 
   Teron en brila planeda zon'
   gaje kursekvas Luno,
kaj Tero en grandioza rond'
   cirkulas ĉirkaǔ Suno.
      Tamen en grandioza Sun'
      ĉirkaǔ pli granda en komun',
      kaj sun' pli dimensia
         cirkulas – ĉirkaǔ kis?
 
   Rigardu supren kaj vidas vi
   – kial da floroj – stelojn –
eĉ aĝa kiel Suno mem,
   vi ne komprenos celojn!
      Rigardo mia kun ekzalt'
      al mondoj levas sin en alt' –
      altege ili svarmas –
         kaj la okul' eklarmas.

8

   Posto Mond', eonom vi bezonis,
ol verson el la steloj vi komponis,
ol sunojn kun planedoj diversfloraj
kunigis via art' en strofoj gloraj,
ol sunojn ligis kantoj harmoniaj,
naskitaj el vortic' de pensoj viaj –
ol diris vi al Ter': "Estiĝu viv'!",
al homo diris: "Vidu kun edif'!"
 
   Posto Mond' kun via kant' eterna!
En ĉiu strofo estas viv' burĝona,
post flogo restas morta korp' belsona,
kiu fariĝas nova sem' alterna.
Poeto Mondo! Kien la flugiloj
de l' himno trans tenebroj kaj trans briloj,
kien flugiloj ĝiaj ĝisatingas?
Ilia blovo kaǔzas mar-murmuron,
fumoj de l' ter' ascendas en lazuron,
pro ili de la mondoj spir' sin stringas.
 
   Poeto Mon', sub via himno kuŝas,
kio mortemas, kion mort' ne tuŝas!
Ne estas ekster ĝi floranta belo,
ne estas ekster ĝi aǔrora helo,
ne estas ekster ĝi flor' ruĝiĝanta,
nek birda gorĝo ekster ĝi belkanta,
ne disvastiĝas ekster ĝi sereno,
ne estas ekster ĝi batalo brua'
kaj nak martir' kun vundo sangoflua,
ne ekscitiĝas ekster ĝi ĉagreno,
nek de l' infanoj ridoj sonorantaj,
nek larmoj estas ekster ĝi multkvantaj –
tra ĝi sopiro nepre blovas
kaj amo esti ekster ĝi ne povas,
kaj batas eskter via himna ĥoro
kun ĉiu sia sent' neniu koro!
 
   Poeto Mondo, de poetoj dio,
per via stil' vi estas poezi-genio.
Kaj eĉ se via himna kant' majestas,
kion enhavas ĝi? – Nur vi enestas!
Eĉ se ni, la legantoj, ardas de impeto,
tamen pli multe sentis la poeto.
Kreado vin ĝojigas, sed ĝi vin turmentis –
kiu demandas, kiom da dolor' vi sentis?


(pokračování v příštím čísle)


 
< Obsah >