Heinrich Heine


 

Lorelei

Nadarmo ptám se a trudím,
proč jsem tak zasmušen;
pohádka z dávných časů
mi nechce z mysli ven.
 
Vzduch chladne a již se šeří
a tiše plyne Rýn;
hor temena se noří
v červánků třpytný klín.
 
Tam nahoře nejkrásnější
dlí panna čarných krás,
šperk její zlatý skví se
a zlatý češe si vlas.
 
Jej zlatým hřebenem češe
a píseň pěje si,
že bájný, mocný nápěv
zadouvá za lesy.
 
Bol divoký pojme mládce,
jenž s loďkou pluje sem,
on nezří útesy skalní,
on zří jen vzhůru něm.
 
Ó běda, vlny jej zhltí,
člun s plavcem schýlen v kraj,
a tím jen čarozpěvná
je vinna Lorelei.


Přeložil Ervín Špindler


 

Lorelej'

Ne scias mi, kial subita
Malgaj' en la koro naskiĝis;
El tempo jam enterigita
Legendo al mi reviviĝis.
 
Jam malvarmetiĝas l'aero,
La Rejno mallaǔte babilas,
Per oro de l' sun' en vespero
La supro de l' monto rebrilas.
 
Plej belan knabinon mi vidas:
En ora ornamo brilante,
Sur supro de l' monto ŝi sidas,
La harojn mistere kombante.
 
La oran kombilon ŝi movas
Kaj kantas tra l' pura aero,
Kaj forto mirinda sin trovas
En tiu ĉi kant' de l' vespero.
 
Ŝipet' iras sur la rivero,
Ŝipisto ektremis de l' kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantanto.
 
Ha, baldaǔ ŝipisto la bela
Perdiĝis sub l' akvoturnado;
Ĝin Lorelej' faris kruela,
Per sia mirinda kantado.


Tradukis L. L. Zamenhof


 

Lorelej'

Ne scias mi, kion signifas
ĉi trist' en mia kor'.
Fabelo praa revivas,
ne pasas el mia memor'.
 
L' aer' freŝiĝis, vesperas
kaj fluas Rejn' en trankvil',
la supro de mont' fajreras
de l' sunsubira bril'.
 
Virgino sidas plej bela
sur pint' en mistera glor'
kun brila ornam' juvela,
kaj kombas harojn el or'.
 
Ŝi kombas sin or-kombile
kaj kantas dum tio ĉi,
sonoras sorĉe, sopire
potenca melodi'.
 
Barkiston kaptas en barko
sovaĝdolora ekzalt',
li lasas ekster rimarko
la rifojn, rigardas al alt'.
 
Kun bark' la barkiston fine,
mi kredas, glutis rifej',
kaj tion faris fascine
per sia kant' Lorelej'.


Tradukis Kálmán Kalocsay


 
< Obsah >