Božena Němcová

Fabelo pri Fingreto

Tradukis Jiří Patera
 

Estis foje du geedzoj kaj ili ne havis infanojn.

Foje, kiam la edzo forveturis kampon plugi, naskiĝis dume al li hejme fileto, je neniom pli granda ol fingreto. La patrino lin ankaǔ tuj nomis Fingreto. – Li estis bubeto strangega! Apenaǔ li naskiĝis, jam li plenigis ĉiujn angulojn, tra la cambro, tra la kuirejo li kuris, saltis, kantis, kaj kiam la tagmezo proksimigis, li vokis al la panjo: "Panjo, panjo, donu al mi tagmanĝon, por ke mi ĝin alportu al la patro sur la kampon!"

Krucosignis sin la patrino pro tia strangega filo, sed la tagmanĝon ŝi tamen komisii al li ne volis, ĝis fine, kiam li ne lasis ŝin trankvila, ridetande ŝi metis la tagmanĝon en korbon. Kaj jen, miraklo mirinda! Fingreto levis la korbon sur la kapon kaj kuris kun ĝi for al la kampo. – Li ne estis sub ĝi eĉ videbla, kaj tial ŝajnis, kvazaǔ la korbo irus mem sur la vojo. Ankaǔ iom da polvo troviĝis sur la vojo, por Fingreto ĝistalie; sed li estis trankvila kaj heroe paŝis plu. – Sed jen li venis al rivereto, kie neniu ligna ponteto estis, sed kiel atingi la alian bordon? Sed Fingreto estis saga knabeto kaj tuj sciis konsili al si. Li prenis lignan kuleron el la korbo, metis ĝin sur la akvon kaj sidiĝis en ĝin kiel en ŝipeton. La korbon li trenis post si kaj tiel li transigis al la alia bordo.

Kiam li venis sur la kampon, kie la patro plugis, de malproksime li komencis voki: "Patro, patro, mi portas al vi tagmanĝon!" Sed la patro lian voĉeton ne aǔdis kaj krome li eĉ ne sciis, ke li havas filon kaj li eĉ ne kredus, ke apenau naskita jam tagmanĝon li portas. – Fingreto ne ĉesis voki, kaj jam kiam li ĉe la patro mem staris, la patro turnis la kapon, kio zumas ĉi tie, kaj jen li vidis malantau si korbon stari, sed Fingreton li ne vidis. Kaj li komencis trarigardi la strangan korbon, kiu sola sur la kampon venis, kaj nur tiam li ekvidis Fingreton, kiu tuj anoncis al li, ke li etas lia samsanga fileto, matene naskita. – "Matene naskita, kaj jam tagmanĝon vi portas al mi, eh, vi estas miraklofara fileto!" ekridis la patro kaj post tio eksidinte li tagmanĝis. – Fingreto proponis al la patro, ke li dume plugos kaj la patro donu al li vipon, por ke li la bovojn pelu.

"Sed kiamaniere vi, fileto, bovojn pelus, se vi eĉ vipon ne kapablas porti," ekridis al li la patro. – "Do mi pelos ilin sen la vipo," respondis Fingreto kaj rapidmove li saltis sur la bovon, enŝoviĝis en ĝian orelon kaj plengorĝe komencis voki: "Hej, hej ho, hej!" ĝis en la kapoj de l' bovoj tondris. Ili do ekkuris kaj tiel rapide ili suprenmalsupren kuris, ke dům la tagmanĝo Fingreto priplugis pli multe, ol la patro dum la tuta duontago.

Preter la kampo, kiun Fingreto plugis, kondukis la ĉefa vojo; ĝuste en tiu tempo iris tie riĉa komercisto el urbo, el bazaro hejmen revenante. – Kiam li ekvidis bovojn, kiel ili solaj plugas, li tre ekmiris pri tio kaj pli proksimen li alpaŝis, por pli bone observi la mirindajn bovojn, kaj nur nun li aŝdas la voĉon de Fingreto, kiel li pelas ilin. – Kun miro li aǔskultis, de kie eble la voĉo eliras, ĝis jen li aǔdas la voĉon: "Nu, ĉi tie mi estas, en la orelo de l' bovo!" – kaj rigardante en la orelon de l'bovo, Fingreton li trovis tie. – Do ekplacis al li tre multe la eta pelanto kaj deziris havi tian, kiu rapide peli kapablus kaj malmulte manĝus, ĉar la komercisto estis avarulo. – "Kaj ĉu vi volus esti mia servisto?" li demandis Fingreton. – "Kial ne, se la patro permesos," respondis Fingreto; kaj poste kiel sago el la orelo li elsaltis kaj al la patro alkurinte, li flustris al li: "Patro, nur vendu min, sed ne avare. Neniom timu pri mi, mi baldaǔ revenos al vi, sed iru iom neproksime post ni."

Kiam la komercisto venis al la patro kaj demandis lin, ĉu li vendus la viglan bubeton, li diris, ke li vendos por kvin florenoj. La komercisto pagis al li kvin florenojn, prenis Fingreton, metis lin en tornistron kaj iris hejmen.

La patro obeante la vortojn de Fingreto iris neproksime post ili; li ne sciis kial, kiam jen sur la vojo, li trovadis florenon post floreno, kiuj el la tornistro de la komercisto faladis. – Fingreto, kiun la komercisto metis en la tornistron, tramordis truon kaj kiam la tornistro estis malplena, li traglitis tra la truo mem kaj post la patro li hejmen rapidis.

La komercisto venis hejmen kaj antaǔ pordego li kriis al edzino: "Ho, edzino, vi miros, kian plugiston mi aĉetis al vi – li estas grandega ulo!" – Tion dirante li ŝovis la manon en la tornistron por eltiri Fingreton kaj monon, sed miru – la tornistro glata kiel vitro – antaǔe nenio, malantaǔe nenio! – La komercisto restis stupora super la mirindaĵo, kaj la edzino vidante, ke li serĉas plugiston en poŝo, ankoraǔ lin insultis pro ĉio.


 
< Obsah >