Jan Neruda

Kosmaj kantoj (II)


9

Kiel aĝulo en la kronik'
   maljuna homaro legas
en steloj; ni legas estinton nur –
   sed ne plu la kosmon ĝi regas.
 
Spacon senfinan admiras ni,
   mens' nia pro mir' humilas,
ke antaǔ ol luma radio nin
   atingos, la stel' ne plu brilas.
 
Kiam ankoraǔ ĝisvivis ni,
   maljuna homaro, miraklon:
mortintajn ni vidas vivantaj nun,
   kaj spektas pasintan spektaklon!

10

   Vi, lumradi' de Alcion',
diru vi, sago brila,
ĉu belrimedon uzas ŝi
por sia vang' subtila?
 
   "Ebla forvelkis ŝia vang'
kaj bel' pro granda aĝo,
flugas ni ses jarcentojn ja
al vi kun lum-mesaĝo!"
 
   Vi, kiun sendis Lakta Voj',
laǔ kiu leĝo licas,
ke da stelmondoj miloj mil
en lumaj bedoj vicas?
 
   "La mondoj eble mortis jam
kaj eble sin detruis,
depost forflugo mia ja
jarcentoj mil forfluis."
 
   Kiel la homa penso jen:
post jaroj cent ĝi ŝtormas,
tiam la homojn skuas ĝi,
sed la aǔtor jam dormas.

11

   Suno, planedoj, ni troviĝas
en kosma dezerto solaj,
tiom da mondoj en l' univers',
ni estas kosme izolaj.
 
   Eĉ se kruretojn saltigas ni
por plej rapida lumsalto,
tamen ni al nia najbarin
flugas tri jarojn sen halto.
 
   LAlfa Centauri, sinjorin',
jen por vi tiu ĉi peto:
volas demandi patrino Sun'
pri via familieto.
 
   Se nian nombrom eldiras mi,
sentas mi ja embarason,
eĉ astronomoj de panjo Sun'
kalkulas infan-amason.
 
   Iuj el ni, tiuj mortis jam,
ĉiam naskiĝas aliaj,
la junaj estas saltemaj nur,
aliaj jam letargiaj.
 
   Urano, diru ni, kaj Neptun'
longdaǔre estas glaciaj
kaj apud ili en agoni
Saturno kun ringoj siaj.
 
   Kaj Jupiter' estas maljunul'
kun velka haǔto flavbrila,
glacia man', sulkoj en vizaĝ'
kun sia paŝo trankvila.
 
   Tedema estas li – dikegul',
li sian movon neglektas,
kiam plej bele ni rulas nin,
li nian dancon difektas.
 
   Marson almenaǔ toleras ni,
sed ruĝas tro vango lia,
verŝajne tial, ke ĉiam li –
soldato – estas ebria.
 
   Tero, ho Tero – jen virinet',
ludema dum ŝi laboras,
kaj junulin' kiel tiliet',
ĉiam ŝi kantas kaj floras.
 
   Kaj plue jen: knabinet' Venus',
flor burĝonanta junaĝa,
kaj preskaǔ en sino da l' patrin'
Merkuro, bebo malsaĝa.
 
   Zorgema estas ŝi patrinet',
nin junajn idojn ŝi gardas;
kvankam pli aĝajn ellasas ŝi,
tamen ŝi ilin rigardas.
 
   Tiaj planedoj ekzistas plu,
kiuj por ĉiam pereis,
kies kadavroj disfalis jam
kaj la kometojn postkreis.
 
   Ili disflugis en senfinec' –
ŝajne en kosmo sen limo.
Pri ili jan rememoras nur
la panjo en malproksimo.
 
   Sed iam ilin retiras ŝi
dum sopirega momento –
larmoj ardantaj en tiu temp'
falas dum nokta silento.

12

Ĉiuj planedoj turnantaj sin,
   kun ili ĉiu lun',
forflugis al malproksima mond'
   for de lulil' – de Sun'.
 
Ĉiuj planedoj turnantaj sin
   post plenumiĝ' de l' sort'
alflugas reen de l' tuta mond'
   al Sun', por sia mort'.

13

   Ankaǔ brilanta nia Sun'
ekdormas malrapide,
venos eĉ ĝia lasta hor',
paliĝos ĝi rigide.
 
   Nur iam, se al ĝia brust'
planedo sin alrulas,
pur tiam per iama flam'
ĝi por moment' ekbrulas.
 
   Ne eblas amon de patrin'
frostigi en montaro,
trans tempo, tombo brulas ĝi,
ĝin ne estingas maro.
 
   Se vi en tombon de patrin'
infanon ŝian metas,
ankoraǔ ŝia putra lip'
pro ĝojo ektremetas.

14

   Tero infan' estis; pensis ŝi
   sin centro de l' univers' sen hont',
por ŝi nur ekzistas la firmament'
   kaj la enorma Mond'.
 
   Venis al ŝi ankaǔ la ekkon',
   strange tremetas al ŝi la kor',
ŝi sentas sin en la unua bal'
      kiel knabin' en flor'.
 
   Steloj ridegas en danca hal':
   "Kara, beleta vi etulin',
konata ne estas al vi la mond',
      tamen ni konas vin!
 
   Kiam vi estis nur burĝonet',
   ni vin rigardis jam kun plaĉem'
dum kreskis vi ĝis nuna bel' – nur rev'
      kaj mondo por vi mem!"
 
   Luneto petas jam ĉe la pord':
   "Por la unua dancet', fraǔlin',
la lasta kaj por la ceteraj eĉ
      al mi promesu vin!"

15

Luneto, brila bela fraǔl'
   en la vang' kun tenero
   – kiel kolomb' kaj kolombin' –
   cirkulas ĉirkaǔ Tero.
 
Kiam ŝin kisas lia vid',
   brust' ŝia ondiĝemas,
   bruligas sin interna flam',
   la lipoj arde tremas.
 
Sed tamen embarasas ŝi
   kaj ŝia lipo mutas,
   dum velkas kaj kadukas Lun',
   honteme ŝi kondutas.
 
Konu inetojn kiel mi
   kaj ne plu vi angoros:
   dumtage ĉiu ĝenas sin,
   nokte pro ĝoj' ŝi ploros.
 
Juneta Ter' al via vang'
   rigardas ĝis mateno –
   tiam surteras ros-larmar'
   kiel sur in-kuseno.

16

Fabele bela ĝi estia rev',
ke ĉirkaǔ Ter' cirkulas
miloj da mondoj, adoras ŝin
   kaj ĉiuj pro amo brulas.
Nur rev' ĝi estis por plezur',
el ĝiuj restis unu nur –
   Lunet' fidela nia.
 
Luneto sola ĉirkaǔ ni
turniĝas en cirkuloj
kaj Teron akompanas li,
   ĝin sekvas per okuloj.
Rimarku Lunon, knabinet',
homa burĝon', prefere:
multegaj ŝajnas ami vin,
   sed unu nur sincere.


 
< Obsah >