Miroslav Vejlupek

Katido

Tradukis Miroslav Malovec
Ilustraĵoj Věroslav Bergr

 

Li estis kunmetanta dishakitajn stipojn por starigi regulajn piramidojn kaj rezonis, kiom li pagos por la nova karoserio. Kaj jen – kato! Efektive gi miauis tute proksime. En lia domo neniam estis kato kaj ci tiu plendis, ploris kaj petegis per tiel subtila soprana voceto, ke li ekscitigis. Rektiginte li ekprenis stipon, kaj trovinte per siaj linkaj okuloj striitan harbulon, jetegis.

La katido silentigis, sed anstatau fugi en paniko, gi trotetis rekte al li. Stupideco de tiaj kreajetoj estas vere Dia, li ekpensis; nu, ne gravas – almenau mi serce tiklos per gi mian edzinon.

Sed la edzino surprizis lin same: si ekvidis la tigreton sur kuseno kaj prenis gin sur la brakojn. "Kiel bela gi estas – kaj kiel karese gi alpremigas!" Tiumomente kvazau lin traskuis jaluzo kaj prefere li revenis en la gardenon. La piramido kreskis sub liaj manoj. Lia zorgo kreskis: kiom li elsutos por la autoselo? Kiu povas, tiu melkas... Al la zorgoj aligis ankorau malsato. Per mano li forpelis lignerojn kaj spliterojn de sur la cemizo kaj antau ol sidigi, metis jurnalon sur la kuirejan segon. La edzinon ravis la katido – kaj li kvazau ne ekzistus. "Mi strabas pro malsato," li memorigis sin al si. "Rigardu la okulojn," teneris la edzino, dum la katido kontente ronronis, visante per piedeto laktoroson krocitan sur la lipharoj. Li hirtigis. "Ankau mi havas okulojn – kaj pli grandajn! Mi prenos kakaon." Nun la edzino kovris la ridantan buson; la lakto ne plu estas, la katido eltrinkis gin – malsata kompatindulo... Kompatindulo, povruleto – kaj pro tio li ne matenmangos? ... Prenu kafon. Au teon. "Kakaon! Cu tio eblas, disipi pro fremda kato? Mi zorgumas, kiom mi elsutos por la autoselo, kaj vi...!" Kion mi – cu mi? Vi alportis la katon! si jam volis elbusigi, sed la kverelon rompis lamentado de la telefono. Li levis auskultilon.

"La caro jam estas preta," li audis, "vi povas fornavigi..." "Vi estas klaso, sciu," li enspiris en la membranon, "tuj mi estos ce vi." Sur la teraso li iomete hezitis. Ne eblis ne diri: "Eljetu la beston." "Gi scias tiel karese alpremigi," pepis el si la tenero. "Kato estas falso mem. Kaj ofte ec pedika," glitis lia rigardo al la kuseno.

Duonhoro transsaltis kaj post gi alia. La motoro kontente ronronis kaj ankau lia humoro estis ekzalta: du milojn li formancandis! Sed apenau lia hejmo elsovis la tegmenton el post la arboj, li rememoris la katon kaj sulkigis la frunton. Kion si faris? Cu eljetis au ne?

"Kie estas la katido?" li ekbojis ankorau en la pordo. "Mi donacis gin al la najbaroj," si miauis. Li degelis en largan rideton: por ke vi sciu, en la riparejo mi forelokventis du kompletajn milojn malpli. Si karese alpremigis – sajnis al li, ke si velure ronronas, kaj la vivo estas orbrila kiel la stipoj piramide arangitaj.


Autor: Věroslav Bergr


 
< Obsah >