Jaroslav Hašek

La homkomercisto de Amsterdamo

Tradukis Jiří Patera

Post kiam mi povis neniel utili al la ĉeĥa nacio, mi ekintencis liveradi instruojn al ĝi. Por tiu celo mi gajnis eminentan homon, kiu jam trifoje estis erestita en la Pankrác-arestejo pro diversaj raboj kaj havis tiom bonegan fantazion, ke gi estis admirinda.

Krome li regis la plumon tiom adekvate, ke li povis siajn pensojn prezenti en konvena formo, sen ke tio lacigus mian pluan kunlaboranton, al kiu male mankis originalaj pensoj, sed kiu la prezentitajn temojn kaj skizitajn aferojn scipovis prilabori tre vigle, lerte kaj atentokapte.

Diskutinte iom kun ili mi sciigis al ambaǔ miaj estimataj kunlaborantoj, ke mia intenco estas fondi eldonistan firmaon, kiu liverus al la ĉeĥa publiko allogan legaĵon.

Mi do ellaboris kun ambaǔ kontrakton, en kiu ili devontigis sin, ke por la kutima honorario por unu folio ili transdonos al mi atentovekan romanon antaǔ fino de kvin monatoj.

Post kvin monatoj en mia eldonejo estis aperigida la unua kajero de verko "La mistera murdo en Nigra Kaverno" alie "Taverno Ĉe Sanga Episkopo". La romano aperadis dům kvar jaroj en semajnkajeroj po 80 heleroj, sekve de kio aperis entute 208 kajeroj en suma pezo de 18 kilogramoj. Kian ŝaton ĝi ĝuis, tion plej bone pruvas la kazo de nutraĵ-vendistino Vozábová, kion mi ĉi tie prezentas.

*

František Holan, taglaboristo, havis dek du infanojn kaj ĝuste li estis atendanta la dektrian, kiam kolportisto alportis al li la unuan kajeron de "La homkomercisto de Amsterdamo", aǔ "La mistera murdo en Nigra Kaver – no" alie "Taverno Ĉe Sanga Episkopo". Atendante kun streĉo la novan pliigon en la familion, Holan enuis, tial por mallongigi la enuon li komncis legi tiun ĉi unuan kajeron. Li legis kun ĉiam pli kaj pli granda intereso. Ĝi komenciĝis tre belege: "En Amsterdamo ĉe la haveno en flanka strateto, kie malaperas en la akvo de kanalo senspure centoj da fremduloj ĉiujare, estas malgranda gastejo kaj en ĝi eblas ricevi gastĉambrojn. Kompreneble, en la trinkajon de gastoj, kiuj volas ĉi tie tranokti, oni almiksas dormigan pilolon kaj poste... poste la lito kun la gasto malaperas en enfalejo kaj en kelo. Bato, terura, obtuza ekkrio... Apud la gastejo estas viandovendejo. Tie oni hakas kaj vendas tiom malmultekostan viandon, ke en la vendejo troviĝas ĉiam multe da aĉetantoj. La vianmdo havas specialan kromguston – ili ja tie hakas homan karnon! Ĉu vi komprenas, kiel oni tion faras? En la kelo oni buĉas la endormigitajn tranoktantojn per hakilobato, senviscerigas ilin, dishakas kaj transigas dumnokte la homan karnon en la vindo-vendejon. Sed Roberto Klega eskapis de tie per maniero supernatura..." Tio estis lasta frazo en la kajero. Ekde tiu tempo tag-laboristo Holan aĉetadis "La homkomercisto de Amsterdamo". Okdek heleroj semajne faris al li grandajn malfacilaĵojn ĉe dek tri infanoj. Pro tio li sendadis siajn plej junajn infanojn alterne ĉiusabete almozpeti kaj por la elpetita sumo li aĉetadis plu "La homkomercisto de Amsterdamo" kaj plezurĝuis la detalan priskribon de tiuj murdoj, kiuj estis tiom inĝenie aranĝitaj, ke ĉiu kajero finiĝis per la komenco de mortigado kaj la viktimon ili batmortigis kaj frapbuĉis nur en la komenco de la plua kajero, en kiu ĉe la fino ili kaptis la rabistar – estron, kiu en la antaǔlasta frazo jam ankaǔ malsupreniĝis el prizono sur fulmokonduktilo kaj saltis trans muron, kiam subite, trafita per kuglo de gardisto li sinkis, por rokolekti la fortojn por fuĝi en la komenco de nova kajero, kaj en boato dǔm fulmotondro, kiam la remilojn vento elŝiris el lia mano, li renkontiĝis kun hordo da kontrabandistoj en la lasta frazo de kajero, kie li rekonas en la ĉefo la eksan amatinon, delogitan de grafo de Galois. Kaj tiel ĝi daǔris.

La historio de taverno "Ĉe Sanga Episkopo" estis priskribata pli ol duonjaron, kiam en la kajeroj armeo jak gendarmaro vane esplorserĉis la ombron de "Sanga Episkopo".

Kvar jaroj tiel pasis en la fervora legado de "La homkomercisto de Amsterdamo", la taglaboristo Holan traploris la tutajn noktojn super la sorto de la fuĝinta principo de Galois, la duonfratino de ĉefo de kontrabandistoj, tiu alivestita delogita amatino de la rabistarestro, kies nigran kavernon ĵus ĉirkaǔis armeo, kaj kiu en akvofalo fornaĝis de la danĝero.

Kiam li finlegis la lastan kajeron 208an, elspezinte por "La homkomercisto de Amsterdamo" sume 166 kronojn 40 helerojn, li traploris unu tutan nokton, kaj rememorinte la tristan finon de la rabistarestro, kiun oni en la lasta kajero pendumis, krevis lia koro pro kompato kaj li forlasis la vidvinon kun dek tri infanoj tute sen rimedoj. La vidvino post la sepulto vendis ĉiujn 208 kajerokjn al la kontraǔflanka nutraj vendistino Vozábová, por 1 krono 40 heleroj, tio estas 18 kilogramoj da papero por kolbasetoj kaj simile po 8 heleroj por 1 kilogramo.

Sinjorino Vozábová estis afabla virino, kiu havis du specojn de klientoj: unuj aĉetis kontante, kaj la aliaj kredite. Al ĉiuj ŝi kondutis afable, sole al sinjorinoj, kiuj aĉetis kontante, ŝi diris "Moŝta sinjorino" kaj "Mankison", dǔm al la dua klaso simple nur "Cu vi deziras, sinjorino?" kaj "Mian respekton!". Aliaj diferencoj ne estis.

Tiu ĉi honesta sinjorino, aĉetinta de vidvino Holan 208 kajerojn de "La homkomercisto de Amsterdamo", igis forpoprti la paperon en la loĝejon, kaj ferminte la butikon, ŝi ekdecidis tranĉi al la kajeroj foliojn por paperkornetoj.

Ŝi do prenis la unuan kajeron kaj intencis eklabori, kiam ŝia rigardo falis sur dikajn literojn: "Ha, ili vendas en viandovendejo la karnon el bu>ĉitaj homoj!" Si levis la ŝultrojn, dementis la tranĉilon kaj komencis informiĝi při la nekutima branĉo de viandovendado. Ekde tiu tempo ŝi serioziĝis. La duan tagon ŝi tralegis la duan kajeron, la trian kaj la kvaran, meznombre tri ĉiutage, kaj tiel pasis naǔdek tagoj, ol ŝi tralegis ĉiujn 208 kajerojn. Ekde la kajero 108a ĝis la 208a ŝi ĉesis zorgi při sia ekstera aspekto kaj ne ŝanĝis siajn vestojn.

La naǔdekan tagon ŝiaj plej bonaj klientinoj, kiuj aĉetis kontante, ricevis de ŝi poŝtkarton kun jena enhavo: "Moŝta sinjorino, bonvolu ĉi-vespere veni en mian loĝejon, mi havas por vi grandan novaĵon!"

Kiam ili venis, ŝi batmortigis ĉiujn per hakilo. Tuj kiam la informo při tio disvastiĝis tra la urbo, mi devis presigi novan eldonon de "La homkomercisto de Amsterdamo".


 
< Obsah >