Jan Neruda

Kosmaj kantoj (III-V)


17

Ĉu Luno estas morta vir'?
   Kaj la laboro diligenta
por prilumado de l' homar'?
   Ol tia mort' nenia far'
   estas pli eminenta!
 
Mi kiel Luno – post la mort' –
volus por homoj brili
   – pardonu pri la stel-sopir' –
   kaj por etern' utili.

18

   Mortis Lun'. Ĉe li, dum temp' eternas,
kiel du monaĥoj ne por servi,
sed por preĝi sole venis ili
ĉe mortintoj, tagon nokt' alternas.
 
   Tie devas sin silent' konservi
sankta kaj profunda, senaǔrore:
sed malfermas tag' palpebrojn rozkolore,
sed terure ĝi komencas brili.
Malrapidas, mutas lia iro,
estas ĝi sen arbsusur', sen kant' matena
kaj sen ŝtormoj kun muziko tondroplena,
estas sen kadavra aǔd' kaj spiro.
Arda Sun' de l' nigra firmamento
aron da fajreraj sagoj ŝutas,
flaman maron suben ĝi elspiras –
mortan grundon kun fantom-grimaco
superverŝas fajro en torento,
kun soif' tenera, febra brulo,
ardajn fluojn suĉas la surfaco.
   Se ĉeestus tie ĉi okulo,
   ĝin bruligus unu kiso sunradia
   – sed okul' ne estas tie ia!
 
   Nokto estas tomb' kun faǔko sia!
Nokto, kies rosaj briliantoj
en hararo de mgrul' ne pendas,
nokt' sen sonĝoj, kiujn al ŝatanto
de agrablaj sorĉoj ĝi ne sendas.
Adicii stelojn en kompleto
sur la nigra fon' neniu povas!
Flegma bril' ilia sin ne movas,
dolĉo kaj betol' al ili mankas,
ĉiu lumas kiel kranieto,
kvazaǔ sur la nigra grundo ostoj blankas.
Ho la nokto! malkompaton ĝi instigas,
ĝia spiro flamon glaciigas –
ĝis fabelo frido, frodo alt –
   eĉ se tie estus kor' ekzalta,
   ĝin tuj trafus krevo agonia,
   sed ne estas tie koro tia!
 
   Mortis Lun'. Vizaĝo lia hela
nur rigardas kun senŝanĝa vang-aspekt'
kiel mortintul' en ĉerko sen afekt'.
Procesio iras plu sencela
tra la Mondo, lumoj glore brilas.
Vi, Lunet', se vi perceptus per vidsento,
vidus Teron sur la firmamento,
ke ŝi vidvon sub vual' similas.

19

Ter' siajn filojn – la nubojn – surhavas,
ili per plor' ŝiajn faltojn forlavas,
freŝigas ŝian hararon kaj vangon,
donas al ŝi por vivten' sian sangon,
trans la epokoj ĝis tempo eĉ mortos
kiel en vato ŝin mole forportos
   en cirkulado kapturna de mondoj.
 
Nuboj, vi nuboj, flugiloj de cignoj,
vi de vesper' kaj maten' oraj signoj,
fontoj nebulaj, enigmoj tenebraj,
rozaj luliloj kaj nuboj funebraj,
portas de aboj vi lastajn suspirojn,
portas infanajn unuajn ekspirojn,
   vi, pasintec' kaj estonta temp' homa!

20

(Parolis homo:)
 
   En kosmo la hom' – kio estas mi?
Modest' premas mian langon –
rigardu vi ien al korteg',
ekkonos vi tuj ĉies rangon.
 
   Al Sun' kaj Sirio mi diras "ci"
kaj malgraǔ radioj brilaj
serveme ridetas ili nur
kaj apud ni staras humilaj.

21

(Kaj parolas homo:)
 
   Kiel leonoj ni en kaĝ'
kaptitaj kradojn skuas,
al la ĉielo flugus ni,
sed Tero nin algluas.
 
   Aǔdiĝas ŝajne stela voĉ';
"Proksimen venu, uloj,
vi, fieruloj, venu nur,
tenataj de terbuloj!"
 
   Ni venos! Nin pardonu, Ter'!
Vi, panjo, por ni etas,
ni fulmon bridis kaj pied'
jam vaporkuri pretas.
 
   Ni venos! Kreskas nia mens'
kaj nia kor' sopiras
tiom pri mondoj, preskaǔ ĝi
pro la sopir' sin ŝiras!
 
   Ni venos jam, ni venos jam,
ni mondojn ĝisatendos,
kaj ni, leonoj de anim',
la kradon fine fendos!

22

   Rigardis ranoj en marĉet'
al la ĉiel' vespera,
kaj al ilia dura kap'
virran' parolis klera.
 
   Rakontis li pri l' firmament',
montris la lumastomojn
kaj "talpoj de la univers'"
li nomis astronomojn.
 
   Servas por ties stelesplor'
strangega ĉi komputo:
ke dudek milionoj da
mejloj – jen unu futo.
 
   Do por ekzemplo diru ni
– se ni la talpojn kredas –
tri kvaronfutoj al Venus –
Neptun' ĝis tridek cedas.
 
   Pri Suno ekparolis li
– mutigis li babilojn –
raspi scipovus li el Sun'
da Teroj tricent milojn.
 
   Ke Suno bone servas nin,
per kojnoj de radioj
eternon fendas ĝi je jar'
kaj limoj de kambioj.
 
   Kometoj – kion diru li?
Ĝin juĝi li ne volas,
sed ne decidu kun facil',
ne vi pri ĝ parolas.
 
   Ne ĉiuj ostas sen feliĉ',
ne ĉiuj pereigas,
pri unu Lubienicki mem
al atentem' instigas:
 
   kiam radioj ĝiaj nin
penetris al la tero,
ŝuistoj en gastej' de Glin
sinbatis kun kolero.
 
   Multegaj steloj – diris li –
en la ĉiel' situas,
ĉiu el ili estas sun',
ĝi ruĝas, verdas, bluas.
 
   Se vidas ni en spektroskop'
de lum' ilia eron,
tiujn metalojn trovas ni,
kiuj kunplektis Teron.
 
   Li finis. Flustras voĉoj nur
en la auditorio.
Ĉu ili volas, diras li,
ekscii plu pri io?
 
   "Ekscii sole volus ni,"
okulas la kompanoj,
"ĉ estas tie ankaǔ viv',
ĉu estas tie ranoj?"

23

Ĉu flamoj de Tero rokojn jam
   je firmaj ĉenoj hardas?
   Mi vidas tiujn flamojn ja,
   sur Tero ili ardas!
 
Vidas mi ilin sur arbust'
   en form' de roza floro,
   aǔdas mi ilin ĝe birdst'
   kantanta kun fervoro.
 
Se premas mi al mia brust'
   junan ineton forte,
   sentas mi, ke kolon' de flam'
   bruligas min ĝismorte.
 
Kaj se okulon de l' homar'
   rigardas mi ĝis fundo,
   estantan kiel stela lag',
   sinkantan ĝis profundo,
 
okulon, kie en moment'
   ekbrulas brava flamo,
   kiam alvokas por batal'
   vero kaj liberamo,
 
en kiun ĉe home nobla vort'
   enŝprucas tenersento:
   sentas mi, kiel mial flam'
   flagras ĝis firmamento.

24

Por unu donaco dankas mi
vin, ĉiu stelet' el oro:
dancigi homojn scias mi
   gaje ĝis boshumoro.
 
Scipovas mi sur la ĉeĥa vang'
almeraǔ nur por momento
elsorĉi lumon de sǔror',
   brilon de plezursento.
 
Jen kiel nacia nia mens'
suferas pro sort' turmenta,
timema kiel infanet'
   kaj kiel ŝaǔm' silenta.
 
Jen kiel la vango de l' popol'
morteca kaj pala estas,
kiu rigardis foje ĝin,
   tiun maldorm' molestas!
 
Se ĝia vizaĝo por moment'
kortuŝe pro rido ĉarmas,
ne gravas, ke la humorist'
   en anguleto larmas!

25

   "Amon dediĉu vi al patruj'!"
skribita per or' majestas
en steloj. Neniu pli bela ja
por staloj leĝo estas.
 
   Tial planedon ja ĝis sun'
al ĝiaj kunuloj ligas
kaj ĉiu stelgrup' sian lokon ja
eteras loĝatigas.
 
   Tial brilema kometo eĉ
maldiliganteme iras,
ke ĉiu pelita de ĝi atom'
patrujon rasopiras.

26

Levu la kapon jam, popol',
rigasrdu la ĉielon!
Rimarku tie, ke eta stel'
turnigas grandan atelon.
   Jen kaǔzo: ĉiu eta stel'
   estas el dura ŝtono,
   sed obeema kaj granda stel'
   estas nur gas-ĉifono.
 
Esperas mi, ke tiu pens'
la koron kuraĝigas –
ni estu do tiu eta stel',
kiu la grandajn ligas.
   Eblas ĝi, eblas: Ĉiu nur
   se estos el ŝtonbloko,
   zorgante pri sia propra kern',
   nacio estos roko!

27

Molkoraj mortas sen defend'!
Ĉiolen turnu sin pupil':
drak' tie estas ĉiu bril' –
      serpenton se murdas serpent',
      tiu fariĝas drak'!
 
Vidiĝas nur batalturment'!
Por viv' eterna devas nun
lukti kun sunoj nia Sun' –
      sepenton se murdas serpent',
      tiu fariĝas drak'!
 
Inter nacioj la amsent'
estas nur dilĉa iluzi'.
Serpent' malsata estu vi –
      serpenton se murdas serpent',
      tiu fariĝas drak'!

28

   Varia stelo estas Sun'
kaj hom' – de ĝi kreito –
belega estas tiu hom'
kun ideala spito!
 
   Eĉ tiu brileganta Sun'
abundas de makuloj,
dum homoj volas esti nur
el grajn' kristala uloj!
 
   Ombrata estas iam Sun'
en certa intervalo –
kaj male homo volas mem
fariĝi idealo!

29

Suneto – nia estintec',
kaj Lun' – estonta pereo,
inter ambaǔ kun tima sent'
flugetas la viv-ideo.
      Ŝtorme epokoj alpaŝas,
      unua, pasinta, venopta temp'
      en unu alia sin kaŝas.
 
Inter Luneto kaj Sunet'
ekstaras ni iafoje,
estontecon vualas ni
kaj ni vivas eĉ tro ĝoje.
      Kiel kojn' iam sin puŝas
      anraǔ Suneton de vivo Lun'
      kaj ombro en menson ekkuŝas.

30

   La vivo de Ter' kiel eta kant'
koncise nur sin komponas,
elflugis eta fajrer' el flam'
kaj nigra ĝi sin reponas.
 
   Dum tiu ĉi nura traflug' tra l' mond'
momente dum ĉi ekflamo
trapasas ĉiu batal' de l' hom'
kaj ĉiu eĉ lia amo.
 
   Kaj povas ĝi esti mallonga pli
ĉi tiu mallonga kanto.
Sufiĉas porgranda amdolor'
da vortoj eĉ eta kvanto.
 
   Sufiĉus nur eble unu strof',
sed eble nur unu vorto,
eta en kanto, sed en la viv'
ĝi longe daǔras – ĝis morto.

31

Lumu vi, lumu kun plezur',
   vi, stel' verda en zenit'!
Ĉiam pri nia amikec'
   memoras mi kun ekseit'!
 
Vi antaǔ jaroj aǔudis min
   krianta kun ĝoj' kaj gust',
kiam knabinon mian mi
   alpremis al mia brust'.
 
Vi antaǔ jaroj vidis min
   palanta en la junaĝ',
dum ŝian mortan manon mi
   alpremis al la vizaĝ'.
 
Ĝi estas nur fragment' de l' viv',
   nur guto de fonta sput',
dum longaj jaroj rememor'
revenas nur por minut'.
 
Ĉion transvivi povas ni,
   ĝi ĝoj' estu aǔ dolor'! –
Min ne doloras tio plu –
   do kial ĉi tiu plor'?

32

Verŝajne nia eta Lun'
poetojn havis etajn,
dum havas nia Ter
titanojn jam poetajn.
   Kiam gigantan Sunon eĉ
   kovros de l' vivo floroj –
   kia estiĝos poezi'
   tie en tiaj koroj!
 
Kiaj sopiro kaj obstin'
de kreitar' giganta
kaj kia penso en okul'
mondmova kaj venkanta!
   Kia grandega mov' de sent',
   kia en brust' teruro,
   kiaj ĝojkrioj de jubil',
   kia ekbril' de plezuro!
 
Kia de vortoj profundec',
inspir' en ili jubilas!
Kia en junaj korpoj freŝ',
kiel la vangoj lumbrilas!
   Kia jubil' tie de esper'
   kaj kia am-kompremo –
   eĉ por la prez' de mia viv'
   audiĝu suna poemo!

33

Pekulo mi estas; ŝate ja
   knabinojn mi cirkaǔbrakas,
ĝis morto se ami ŝatas mi,
   plej ŝate mi lukt-atakas.
 
Mi scias, ke belas celibat'
   kaj de humanistoj penso,
luktantaj nur por "eterna" pac'
   en mondo kun pura menso.
 
Alie patrina nia Sun'
   la sorton de Ter' influis
kaj meze de Marso kaj Venus'
   ĝi nin por etern' situis.
 
Por ni vanas ĉiu laborad'
   kaj ĉiuj kun ni kvereloj,
de steloj fiksita nia sort:
   amado nur kaj dueloj.

34

   Aǔskultu por momento,
   kiom en nia mond' sen lim'
   estas da dolor-sento!
 
   Batalo estas, kie estas evoluo,
sen morto mankas la transform',
en kant' de sferoj sonas militbruo,
eternas de atak-fanfaroj ŝtorm'!
Antaǔ ol ĉiu suno vojevodas,
kun la aliaj lukti ĝi klopodas,
kaj ankaǔ la planedoj luktas en turniro
por venka, ĝoja kaj feliĉa hejm-akiro;
batal' kruelas en la firmamemnto
ĝis ĉiu stel' en malproksim' –
   kiom en nia mond' sen lim'
   estas da dolor-sento!
 
   kaj Ter'! Malnova mortas, nova adoleskas,
val' de mortintoj estas nia Ter',
el mort-putraĵo nova floro kreskas,
kalkuli mortajn – peno sen esper'!
El sango dum milit' rabul' profitas,
eĉ dolĉa najtingalo parazitas,
kreitoj la aliajn murdas sen skrupuloj
kaj ne demandas pri la sentoj de vivuloj.
Amas' da ostoj estas ĉiu monto
kaj ĉiu valo – ŝakto de estonto,
tie kumulas sin viktimo sur viktim'
de l' temp' en turbulento,
   kiom en nia mond' sen lim'
   estas da dolor-sento!
 
   Kaj hom'! La mano estis sen avaro,
metinta fajron en la homa tend' –
krom pensoj jen- tiranoj de l' homaro,
da sentoj estas kiom da turment'.
Progreso! Paŝ' de l' homo kontinuas,
piedon sang' al pado hluas,
antaǔ ol kiam supron li atingos,
malvarma Ter' la vivon frost-estingos.
Kaj amo! De mortintoj bruligado!
Matena sonĝo estas la amado,
nur tago restas por am-sentimento,
venontan tagon fuĝos am-sublim',
abismon falas koroj en torento –
   kiom en nia mond' sen lim'
   estas da dolor-sento!

35

   Venos tagoj, jaroj, centoj da centjaroj.
La planedoj mortaj cirkulados
ĉirkaǔ jam estingiĝinta Sun'.
Tero palos, mutos kaj silentos.
 
   Mortaj estos filoj de l' homaro –
korpoj jam disfalis je fragmentoj,
malaperis ĉiu glora faro
en la kosmon flugas sopir-sentoj;
jam pereis doloranta koro,
mortis la jubil' kaj la plendado,
en aer' ne plendas kant-esprimo
de la malespera kor-deprimo
kaj la vivo estas frosta ŝimo,
jam ŝtoniĝis ĝojo kaj doloro.
 
   Al la kovra apatia spaco
faǔkas terurege Ter-surfaco,
Teron kovras profundegaj faltoj.
Frost' etera la surfacon tuŝas,
kaj en ĝiajn breĉojn ĝi sin puŝas –
Ter' senkrake krevas sen ekzaltoj,
ĉesis ĝia vivo kaj turmento.
 
   Pasos tagoj, jaroj, centoj da centjaroj.
Tra mallumo kiel nigra ĉerko
Ter' cirkulas ĉiam pli malforte,
kiel se vundita grave aglo
en spiralo ega kaj giganta
suben flugas – flugas – flugas –
 
   Falos al Suno Tero jam,
ekflagros Sun' per flora flam'
kiel ĉe l' viv'-origino,
al steloj kaj Mondo ekflugos fam',
ke tie ĉi por lasta foj' kun am'
kisas infanon patrino.

36

Tiom da brilaj fajreroj jen –
kvazaǔ mano florojn disĵetas –
de mondoj mortaj jam – nur ostej' –
kometo spacon impetas.
      Kanton tristan vi kantas, stel'
      kiu por tombo sin vestis,
      vortetoj nur, sed kun riĉa senc':
      "Por ĉiam vi cindro estas!"
 
Tie ekbril' kiel maten-sonĝ',
kiam tago time ekfruas,
kaj tie polvo por nova viv'
en flank-angulo sin gluas.
      Vi ekbrilo de nova Mond',
      nebulo arde brila,
      al koro atingas via kant':
      "Leviĝu kun vang' jubila!"
 
Ho steloj, himnoj brilantaj vi,
mi aǔskultas vin kun adoro,
se vi parolas pri mort' kaj nask',
la menso plenas de oro!
      Florojn de senmorteco vi
      devis en koroj sterni –
      se nun eternecon sentas mi,
      ne volas mi plu eterni!

37

   Ni mortos, vokas nin profet' –
prezentas ni respondon:
nu jes, ni scias tion, jes –
ni ne postvivos Mondon!
 
   Kio ekfloris, velkas ja,
kio naskiĝis, mortos,
kaj kiel blanka roz' eĉ Ter'
kun la homar' senfortos.
 
   Ne mortos nia koro ja,
pro nia mort-kontemplo!
Transvivos kaj ĝisvivos ni –
por Mondo jen ekzemplo!
 
   Pri l' origin' de nia Mond'
pli frue ni ekscios,
descendos fundon de la temp'
kaj mondojn adicios!
 
   Antaǔ neniu mond-mister'
ni niajn nukojn klinas
kaj eksonoros nia mens',
kie ĉiel' kulminas!
 
   Ni mortos, sed pli frue ni
en tombon sternost gloron,
ĉe l' tombo staros tuta Mond'
por doni la honoron.

38

Planedoj revenos ja al Sun'
kaj Suno disfalos pro frostiĝ',
la eroj pelataj de mortec'
deflankos spirale kaj en vertiĝ',
   kaj trista, funebra procesi'
   sen dankoj da l' viv', kun turmentoj
   trakuros senfinen tra univers'
   kaj trans milion' da jarcentoj,
 
ĝis kiam ĝ haltos post flugad'
kaj restos ĝi ie en angul',
el mondoj estintaj tamen polv'
estiĝos ĥaoso por nova brul',
   post kiam de tiu ĉi ĥaom'
   bruligos batalon gigantan,
   la mondo el flamoj relevos sin
   simile fenikson ravantan;
 
kaj kiam en tiu nova mond'
batalon cedigos la viv-plezur',
abundos koloroj en herbej',
arbaro pleniĝos de dolĉ-susur',
   kaj kiam ekfloros en la mond'
   denove kantema vivanto,
   jen en malproksim' nia atomet'
   sonigos sin per kosma kanto!


 
< Obsah >