Eli Urbanová

Frigida edzino


Nenio lia ŝin akscitas:
nek la okul' trankvile blua,
nek buŝo, ciam predikpreta.
Kondut' entute tro kvieta
sin laca lasas kaj enua.
Jen kion diri ŝi hezitas.
 
Mavarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso...
Nur kiam si sur lito kuŝas
kaj suverene li ektuŝas
dum ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.


 
< Obsah >